ben-david-chema-israel

By : MiaNomoEstasNeniu, kia paĉjo

Published On: 2008-12-20

531 Views

04:40

4 Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. 5 Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. 6 Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; 8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; 9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo: 14 tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon. 15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata.

Trending Videos - 4 June, 2024

RELATED VIDEOS

Recent Search - June 4, 2024